Bonvenon al UIAE!

Unio Internacia de Advokatoj Esperantlingvaj

FORUMO
Bonvenon al nia forumo!
Vi povas trovi bonan advokatan komunumon por diskonigi novajn ideojn kaj konversacii.
 
Estu membro de UIAE!


Ĉiu advokato, advokata firmao, staĝa aŭ emerita advokato rajtas membriĝi en UIAE, kaj kotizo ne estas postulata. La membriĝo tamen dependas de kandidatiĝo, kiun akceptas la kunordiga skipo, dum provizora aŭ konstrua fazo, aŭ la enoficiĝinta estraro, post asemblea elekto.


Postuloj:
1. Vi devas esti advokato, advokata firmao, staĝa aŭ emerita advokato. Konsideratas advokato por la efikoj de ĉi statuto iu homo licenciita pri Juro kun oficiala permeso, el sia naskiĝlando aŭ loĝlando, patroni aŭ konsili klientojn, mandantojn aŭ, laŭ oficiala indiko, procesajn partojn en konfliktoj aŭ procesoj, ĉu tribunalaj, policoenketaj, administraciaj kaj analogaj. Se tamen vi estas staĝa advokato, via membriĝo funkcias kiel observanto, sen voĉdonrajto en asembleoj.
2. Vi devas plenigi la aplikan formularon sube. Skribu vian personan nomon, familian nomon, telefono kaj retpoŝta adreso. En la alŝuta dosierujo, metu dokumenton, kun la jenaj enhavoj: foto de la kandidato, fotokopio de la provilo de sia statuso kiel advokato kaj prefere sed ne devige eta biografia priskribo.
3. Vi devas atendi la konfirmon. Post apliki, atendu mesaĝon ene de kelkaj tagoj en via retadreso. La apliko signifas, ke vi legis kaj konsentas obei la regulojn de la statuto de UIAE.


Avantaĝoj:
1. Vi interkonatiĝas kaj ŝanĝas spertojn kun advokatoj el la tutmonda Esperantujo.
2. Vi rajtas ricevi PDF-eldonitajn informilojn pri la internaciaj movado kaj agado en Esperanto kaj en advokataj unioj, kaj naciaj kaj internaciaj.
3. Vi ricevas en via retpoŝto aktualigojn de juraj terminologiaj vortaroj, kaj rajtas eniri komisionojn kiuj pli profunde vastigas jurajn vortojn.
4. Vi povas proponi kursojn en Esperanto al aliaj asocianoj, kaj partopreni kursojn ofertitajn de ili.
5. Vi povas esti nomumita loka reprezentanto kaj sekciestro, kaj tiukaze paroli nome de la asocio en aliaj eventoj.


Respondecoj:
1. Kiomeble ĉiu membro devas kontribui al la havigo de klientoj al aliaj membroj.
2. La havigo de kliento aŭ de jura servo de unu membro al alia ne estos kompensita al la haviganto, escepte se estos interkonsento pri devigo de iu konkreta kompenso tia.
3. La membroj de la Unio devas principe uzi Esperanton kiel lingvon, ĉu vehiklan ĉu enhavan.
4. La membroj elektas la estraranojn ene de asemblea kunsido en ĉiu tria jaro per sekreta balotado rajtante tion fari poŝte, per voĉdonilo enmetita en fermitan blankan senvortan
koverton, kiu siavice estu enmetita en koverton adresitan al la prezidanto aŭ al la sekretario de UIAE.
5. Minimume dek ordinaraj membroj povas proponi per letero aŭ retmesaĝe al la estrara sekretario eksigon de membro, amendon de la statuto aŭ malfondon de la Unio.

Por iri al la aniĝilo, surklaku ĉi tie.

25

Mona Donaco

v6


Artikolo 1ª

(Nomo kaj naturo)


1. Estiĝas Unio de Advokatoj kun la nomo “Unio Internacia de

Advokatoj Esperantlingvaj”, mallonge UIAE.

2. UIAE funkcias kiel asocio sen jura personeco, sed povas evolui

al plenrajta regula asocio.

3. UIAE estas ne profitcela sed celas interalie havigi profiton al

siaj membroj.


Artikolo 2ª

(Universeco)


1. UIAE asertas sian universan karakteron allasante advokatojn,

Ordenojn kaj ties profesiajn asociojn kaj firmojn el la tuta

mondo, kaj respektante la diversecon el ties leĝaj sistemoj kaj

kulturoj.

2. Laŭe UIAE celas konsisti kiomeble el advokatoj kaj advokataj

firmaoj aŭ ekvivalentaj kolektivoj el ĉiuj landoj.


Artikolo 3ª

(Membreco)

1. UIAE-membraro konsistas el:

a) Advokatoj;

b) Staĝaj advokatoj


2


c) Advokataj Ordenoj;

d) Advokataj estaĵoj oficiale ekvivalentaj al Ordenoj;

e) Advokataj firmoj;

f) Honoraj membroj.

2. Advokatoj estas tiuj profesiuloj farantaj aŭ farintaj

advokatadon laŭ siaj naciaj leĝoj kaj laŭ la ĉi-statutaj

reguloj.

3. Advokataj Ordenoj estas tiuj kolektivaj estaĵoj aŭ instituciaj

aŭtarkioj konsistantaj el liberprofesiaj advokatoj;

4. Advokataj estaĵoj oficiale ekvivalentaj al Ordenoj estas tiuj

stataj estaĵoj aŭ departementoj kun konsisto, objekto kaj

celoj egalaj aŭ similaj al Ordenoj;

5. Advokataj firmoj estas kolektivaj aŭ individuaj firmoj

konsistantaj el advokatoj kaj funkciantaj kiel jurkomercaj aŭ

jurcivilaj estaĵoj;

6. Honoraj membroj estas tiuj homoj, personoj aŭ samvaloraj

organoj, aniĝintaj aŭ ne al UIAE-membraro, kies agado

signife kontribuis al videbligo, grandigo, influhavo aŭ

pliprestiĝo de UIAE aŭ kiuj iamaniere indis tian statuson,

tiumaniere ke la estraro de UIAE aŭ minimume dek ties

membroj proponis asemblee ilian statusa membrigon.

7. Rajtas proponi kaj voĉdoni kiel anoj de UIAE en ties

asembleaj kunsidoj:

a) la aniĝintaj advokatoj ĉeestantaj aŭ reprezentantaj de

aniĝintaj advokatoj porokaze mandantaj; kaj

b) la advokatoj porĉiam, pojare aŭ porokaze mandatitaj kiel

reprezentantoj de Advokataj Ordenoj, de Advokataj


3

estaĵoj oficiale ekvivalentaj al Ordenoj kaj de advokataj

firmoj.

8. Tute escepte, se io tion pravigas kiel indan au endan, iu,

aniĝinta aŭ ne al UIAE-membraro, povas esti enstatusigita

kiel honora prezidanto de UIAE laŭ la sama procedo.

9. Staĝaj advokatoj povas aniĝi kiel anoj observantaj

partoprenante sen voĉdonrajto la asembleajn kunsidojn.

10. Emerita advokato, tiel kiel eksa advokato ne sankcie punita

de sia Ordeno aŭ de ekvivalenta estaĵo, povas ani en UIAE

kiel advokato, eĉ se li/ŝi ne plu advokatas laŭ iu ajn Ordeno

aŭ ekvivalenta estaĵo.

11. Nepre konsideratas advokatkandidato por la efikoj de ĉi

statuto iu homo licenciita pri Juro kun oficiala permeso, havita

el sia naskiĝlando aŭ loĝlando, patroni aŭ konsili klientojn,

mandantojn aŭ, laŭ oficiala indiko, procesajn partojn en

konfliktoj aŭ procesoj, ĉu tribunalaj, policenketaj,

administraciaj kaj analogaj.

12. Kandidato, por aniĝo, devas sendi al la sidejo de la Unio

aniĝilon plenigitan kaj subkribitan kun foto kaj fotokopio de la

pruvilo de ties statuso kiel advokato (tiu fotokopio povas esti

sendita poŝte aŭ rete).

13. Ne nepre sed rekomendinde, advokatkandidatoj aŭ asocianoj

sendu biografian profilon sian kiel komplementon de sia

aniĝilo.

14. Ĉiu ano de UIAE rajtas ekhavi paperan pruvilon de sia

membreco, signitan de la prezidanto aŭ de la sekretario de la

estraro, paginte la koncernajn elspezojn.


4


Artikolo 4ª

(Objekto)


1. UIAE emas konsisti el kiel eble plejmulte da anoj klopodante

tamen havi kiel anon sian minimume unu advokaton aŭ

advokatan firmaon el ĉiu lando en la mondo.

2. Kiomeble ĉiu membro devas kontribui al la havigo de klientoj

al aliaj membroj.

3. La havigo de kliento aŭ de jura servo de unu membro al alia

ne estos kompensita al la haviganto, escepte se estos

interkonsento pri devigo de iu konkreta kompenso tia.

4. UIAE klopodos havigi al siaj membroj plurspecajn bonfarojn,

inkluzive de translandlima informado, interŝanĝo de ideoj,

profesia trejnado, evoluado kaj interrilatiĝo, ĉu persona, ĉu

profesia, de ties membroj.


Artikolo 5ª

(Celaro)


1. Estas celoj de UIAE:

a) Estigi oportunojn de interagado kaj partnereco inter siaj

membroj;

b) Fortikigi la solidarecon inter siaj membroj;

c) Strebi al membriĝo de advokatoj el kiomeble plej multaj

landoj;

d) Praktike kaj science kiomeble uzi Esperanton en

advokatado kaj en ligita agado, sur ĉiuj branĉoj de la

Juro;

e) Kiomeble perfektigi la juran terminologion en Esperanto;


5

f) Kiomeble videbligi Esperanton en advokataj kaj juraj

rondoj kaj medioj pere de informado kaj interkomunikado;

g) Korespondi kaj kunlabori kun advokatoj eksteraj al UIAE,

kadre de komunaj aŭ kunrilataj celoj aŭ funkcioj;

h) Fortikigi la ligitecon inter UIAE kaj aliaj internaciaj kaj

naciaj advokataj aŭ similaj estaĵoj.

i) Strebi al justeco, laŭleĝeco, ekologieco, homaj rajtoj kaj

demokratio, ankaŭ ĉe oficialaj instancoj, naciaj aŭ

internaciaj, en la mondo;

j) Defendi la rajtojn kaj prerogativojn de la advokatoj kaj

la ligitaj juraj profesiuloj en la mondo;

l) Kontribui al la konaliro kaj plenumado de la Juro kaj al

la disvolviĝo de la jura kulturo en la mondo;

m) Interveni, per iniciato propra aŭ aliula, kun respekto al

la koncerna substanca jurisdikcio, ĉiam kiam, en

konkreta kazo, konkreta homo aŭ persono ne ĝuas, tute

aŭ parte, iun fundamentan rajton antaŭviditan en

internacia aŭ plurnacia traktato pri homaj rajtoj aŭ

kutime antaŭviditan en la Konstitucioj de demokrataj

laŭjuraj Statoj;

n) Profundigi kaj disvastigi la konon kaj konscion pri la

enhavo kaj signifo de lingva demokratio, ankaŭ rilate al

indiĝenaj, malfavorataj kaj minoritataj lingvoj.

2. Tiucele, UIAE havu interalie specialajn rilatojn kun UEA –

Universala Esperanto-Asocio, IJEA – Internacia Jurista

Esperanto-Asocio kaj kun IKEF – Internacia Komerca kaj

Ekonomia Forumo.


6

3. Samcele, UIAE havos sian aktualigatan retpaĝaron, se eble

tradukitan en aliaj lingvoj, gravaj en la juraj medioj.


Artikolo 6ª

(Neŭtraleco)


1. La Unio estu neŭtrala rilate al nacieco, raso, etno, sekso,

religioj, partipolitikoj kaj ties ideologio kaj praktikado.

2. Neŭtraleco nepre ne malhelpu la respekton al la homaj rajtoj,

inkluzive lingvaj kaj kulturaj, esence propran en la agado de

UIAE.


Artikolo 7ª

(Disciplinaj sankcioj)


1. Disciplinaj sankcioj kontraŭ membroj de UIAE jenas:

a) admono ne registrita,

b) riproĉo,

c) provisora ansenigo ĝis 3 jaroj,

d) forigo.

e) elpelo.

2. Punoj de provisora ansenigo ĝis 3 jaroj, forigo kaj elpelo nur

aplikatas de la asocia asembleo, laŭ propono de la asocia

estraro aŭ, minimume, fare de dek anoj, nepre kun la

fundamento ke li/ŝi/ĝi grave, ofte aŭ kutime malrespektas

iumaniere ĉi statuton.

3. Advokato aŭ alia aniĝinto povas esti atentigita per admono aŭ

punita per riproĉo, fare de la asocia estraro, se li/ŝi/ĝi faris

leĝeran atencon kontraŭstatute.

4. Riproĉito rajtas apelacii prie, per petilo fundamentita, ene de

30 tagoj, al la asocia asembleo, kiu decidos definitive.


7

5. Ano povas esti senigita aŭ forigita el UIAE, nepre fare de

asemblea kunsido, laŭ propono de la asocia estraro aŭ,

minimume, de dek anoj, kun la fundamento, ke li/ŝi/ĝi grave,

ofte aŭ kutime malrespektis iumaniere ĉi statuton.

6. Advokato aŭ alia aniĝinto povas, interalie, esti elpelita de

UIAE fare de asemblea kunsido, laŭ propono de la asocia

estraro aŭ, minimume, de dek anoj, se li/ŝi/ĝi atencis ie ajn

kontraŭ iu homa rajto.

7. Elpelo aplikeblas ankaŭ al iu membro el UIAE, se li/ŝi estis

punita de sia Ordeno de Advokatoj aŭ de ekvivalenta estaĵo

aŭ departemento per puno de malpermeso advokati.

8. Se, tamen, estiĝus iu konsiderinda dubo, ĉu tiu puno estis

rezulto de persekuto aŭ diskriminacio fare de iu organo de

ties Ordeno aŭ ekvivalenta estaĵo, li/ŝi rajtas daŭre ani en

UIAE surbaze de antaŭsupozo de nekulpeco.


Artikolo 8ª

(Kotizoj kaj enspezoj)

1. Estas neniu kotizo por aniĝo aŭ aneco en UIAE.

2. Se necese, por realigado de iu evento aŭ agado rilatanta al

UIAE, iu membro povas pruntdoni monon al UIAE kaj rehavi

ĝin, kondiĉe ke la rehavo ne domaĝu la celitan eventon aŭ

agadon aŭ la teniĝon de UIAE.

3. Por partopreno en tia evento, la partoprenantoj pagu aŭ ne

alirprezon, laŭ decido de la Estraro.

4. Eventualaj subvencioj kaj donacoj povas esti ricevitaj, kondiĉe

ke ili ne kompromitu UIAE aŭ ties celojn.


8

5. En asemblea kunsido anoj ĉeestantaj aŭ ĉeeste reprezentitaj

povas esti invititaj de la prezidanto aŭ de la asemblea

stabestro al pago de iu individua monkvanto, sed tiu pago

estos neniam deviga, nek iam ajn la nepago malhelpos la

partoprenrajton, la parolrajton aŭ la voĉdonrajton en la

asemblea kunsido.

6. Al nuraj observantoj partoprenantaj iun asemblean kunsidon

povas la prezidanto aŭ la asemblea stabestro havigi

parolrajton, sed neniam voĉdonrajton, en la asemblea

kunsido.

7. Asemblea kunsido, laŭ tagordo anticipe kaj lice diskonigita al

la anaro, povas decidi pri pago de ankotizo por la estonto.

8. La estraro povas fiksi kaj ricevi prezon por publikigo de

advokata reklamo en revuo, bulteno aŭ retejo de UIAE.


Artikolo 9ª

(Havaĵa reĝimo)


1. La prezidanto povas enoficigi konfidariojn, almenaŭ du,

nomumitajn de la estraro por preni tiuframe la juran

proprieton de havaĵoj de UIAE.

2. Se ne estiĝos konfidario, la havaĵojn de UIAE proprietos

surogate kaj provizore la prezidanto de la Unio aŭ alia

estrarano kiu subskribos dokumenton atestantan tiujn

surogatecon kaj provizorecon.

Artikolo 10ª

(Lingvoj)


1. La membroj de UIAE devas principe uzi Esperanton kiel

lingvon, ĉu vehiklan ĉu enhavan.


9

2. Se tamen ne estos alternativo, ili povas laŭkonvene uzi alian

lingvon, ĉu gepatran aŭ ne.


Artikolo 11ª

(Kunlaborado)


1. UIAE kandidatu al aliro kiel faka asocio de UEA – Universala

Esperanto-Asocio, cele al aparta kunlaborado kun g’i, kun

respekto de ties statuto, celoj kaj decidoj.

2. UIAE povas ankaŭ kunlabori kun asocioj pri homaj rajtoj,

indiĝenaj rajtoj, minoritataj etnolingvoj, ekologio kaj klimataj

ŝanĝoj.

3. Kunlaborado prioritatos kun UNESKO kaj ONU – Organizo de

la Nacioj Unuiĝintaj.


Artikolo 12ª

(Sidejo)

1. La sidejo estas elektronika.

2. Por internaj kaj eksteraj aferoj povas esti uzita retadreso de la

prezidanto aŭ de alia estrarano de UIAE, laŭ decido de la

estraro mem.


Artikolo 13ª

(Elekto de asociaj organoj)


1. La membroj elektas la estraranojn kaj la asembleajn stabanojn

ene de asemblea kunsido okazanta en ĉiu tria jaro per sekreta

balotado rajtante tion fari poŝte.

2. Se la balotado okazus poŝte, ĉiu voĉdonanto faru tion per

voĉdonilo enmetita en fermitan blankan senvortan koverton,

kiu siavice estu enmetita en koverton adresitan al la

prezidanto aŭ al la sekretario de UIAE.


10

3. Kandidatoj povas anonci sin kiel liston kaj sendi sian

programon retmesaĝe al la sekretario almenaŭ 60 tagojn

antaŭ la elekta kunsido.

4. Se ĝis tiam estiĝos tia listo, la sekretario devos, ene de la

sekvaj 15 tagoj, cirkulerigi tiun liston kaj programon

retmesaĝe al ĉiuj membroj kun retadreso aktualigita.

5. Se ne estiĝus akurata kandidatlisto ĝis tiu kunsido, tiam

surloke oni starigos liston aŭ listojn de kandidatoj kun indiko

de la koncernaj postenoj.


Artikolo 14ª

(Asemblea konsisto)


1. Asemblea stabo konsistas el prezidanto kaj du sekretarioj,

elektitaj kiel asociaj organoj.

2. Asemblea prezidanto postenas kaj funkcias kiel asembleestro.

3. Se la asembleestro forestus en la asembleo, la ĉeestantaj

membroj elektu porokaze provizoran asembleestron, kiu povas

esti aŭ ne unu el la ĉeestantaj sekretarioj.

4. Se forestus aŭ mankus sekretario, aplikiĝus simila procedo.


Artikolo 15ª

(Asemblea kunsido)


1. Asemblea kunsido devas okazi kiel ordinara ĉiun jaron, se eble

okaze kaj frame de la Universala Kongreso de Esperanto.

2. Iu membro de UIAE povas esti reprezentita de alia en

asemblea kunsido pere de mandatilo adresita al la

asembleestro nomante la mandaditon ĉeestontan.

3. Okaze de voĉdona egaleco, la asembleestro, opinianta tion

urĝa aŭ necesa, povas havi finan decidan voĉon.


11

4. Se evidenta urĝeco de iu afero tion pravigas, asemblea

decido, laŭ propono de la estraro aŭ de la plimulto de la

ĉeestantaj anoj, povas esti farita de la ĉeestantaj aŭ

reprezentitaj anoj, ankaŭ for de la tagordo aŭ for de tiu okazo

kaj framo, sed nepre estu konfirmita en la venonta asemblea

kunsido.

5. Ĉiukaze, la supra asembleo decido ne rezultigu iun ŝanĝon de

la statuto.


Artikolo 16ª

(Estraro)


1. La estraro konsistas el prezidanto, vicprezidanto, sekretario,

kasisto kaj du senoficaj membroj.

2. La vicprezidanto anstataŭas la prezidanton, kun la sama

kompetenco, ĉiam kiam ĉe ĉi-tiu okazos iu malhelpo

malebliganta la funkciadon de la prezidanto.

3. La prezidanto mem akordiĝinte kun la ceteraj estraranoj aŭ

kun la vicprezidanto povas deklari tiun malhelpon sian.

4. Ĉiu estrarano nepre estu membro de UIAE.

5. Tute escepte, staĝadvokato povas posteni kiel senofica

membro de la estraro, se mankus volontulo por plenigi tiun

postenon.

6. La estraro direktu la agadon kaj la financojn de UIAE sub

gvidado de ties prezidanto.

7. Por ĉiu estrara decido sufiĉas plimulto de la donitaj voĉoj.

8. Okaze de voĉdona egaleco, la prezidanto, opinianta tion urĝa

aŭ necesa, povas havi finan decidan voĉon.


12

9. La estraro povas labori koresponde, ĉiam kiam eble tra la

reto.

10. Decido de minimume tri estraranoj estas valida, ĉiam

kiam ĉiuj estraranoj eksciis la koncernan proponon kaj havis

okazon voĉdoni prie.

11. Kiomeble, la UEA-konto estos uzita por ricevo de mono

ĝirota al la suba konto nome de UIAE.

Artikolo 17ª

(Oficperiodo)


1. La estraro oficas ĝis la fino de la tria jarkunveno post la elekto.

2. Neniu rajtas ofici kiel prezidanto dum pli ol du sinsekvaj

oficperiodoj.

3. Se, tamen, alia ano ne kandidatus al posteno de prezidanto

aŭ, kandidatinte, ne estus elektita, la inta prezidanto povus

akcepti dau’re posteni dum plia mandato kiel prezidanto.

4. Dum tiu tria mandato, la prezidanto zorgu kiomeble pri

trejnado de nova onta prezidanto.

Artikolo 18ª

(Malkonfido)


1. Se plimulto de la ordinaraj membroj esprimas pri la estraro

malkonfidon per letero al la sekretario, estiĝu sekve oportuno

elekti novan estraron.

2. Se la elekto estas konsiderata kiel urĝa de tiu plimulto, ĝi

okazu retmesaĝe, eĉ antaŭ la dato de la asemblea kunsido.

3. La nova estraro tuj transprenu la direktadon de UIAE kaj la

malnova estraro estu konsiderata kiel demisiinta.


Artikolo 19ª

(Kooptoj)


13

1. Se estrarano forpasas, ĉesas esti ordinara membro aŭ

demisias, la estraro okazigu koopton.

2. La procedo por koopto baziĝas sur la artikolo 15ª kun la

necesaj modifoj.

3. Kooptita estrarano oficas dum la resto de la kuranta

oficperiodo.


Artikolo 20ª

(Estrara raporto)


1. La estraro raportas ĉiujare al tiama asemblea kunsido pri la

agado kaj financoj de UIAE.

2. La aprobita raporto estos publikigita ene de 2 monatoj en la

retpaĝaro de UIAE.


Artikolo 21ª

(Jarkunveno)


1. La jarkunveno de UIAE okazas ĉiun jaron kiel asemblea

kunsido, ordinara aŭ/eksterordinara, okaze kaj kadre de la

Universala Kongreso de Esperanto.

2. Ĝi diskutas pri la agado kaj financoj de UIAE kaj transdonas

rekomendon al la estraro.


Artikolo 22ª

(Eksigo. Amendo. Malfondo.)


1. Minimume dek ordinaraj membroj povas proponi per letero aŭ

retmesaĝe al la estrara sekretario eksigon de membro,

amendon de la statuto aŭ malfondon de UIAE.

2. La aprobo de tiu propono en la jarkunsido postulas du

trionojn de la donitaj voĉoj.

3. Se almenaŭ du trionoj de la donitaj voĉoj favorus la

proponon, sed partoprenus malpli ol duono de la ordinaraj


14

membroj, la estraro povus reokazigi la balotadon en la daŭro

de unu monato.

4. Se la rezulto de la dua balotado estus simila, oni konsideru la

proponon aprobita.

5. Balotado por eksigo de membro devas esti sekreta.

6. La eksigo estas malvalida, se oni ne antaŭe donis al la

koncerna membro adekvatan okazon sin defendi.


Artikolo 23ª

(Likvidado)


En okazo de malfondo, la estraro nomas likvidanton, kiu kolektas la

havaĵojn kaj, post pago de ĉiuj ŝuldoj, donacas ilin al Universala

Esperanto-Asocio.


Artikolo 24ª

(Ekdaŭro)


1. Ĉi statuto validas ekde ties aprobo en asemblea kunsido.

2. Samokaze estiĝos elekto de la unua estraro kaj de la asemblea

stabo.