Estu membro de UIAE!


Ĉiu advokato, advokata firmao, staĝa aŭ emerita advokato rajtas membriĝi en UIAE, kaj kotizo ne estas postulata. La membriĝo tamen dependas de kandidatiĝo, kiun akceptas la kunordiga skipo, dum provizora aŭ konstrua fazo, aŭ la enoficiĝinta estraro, post asemblea elekto.


Postuloj:
1. Vi devas esti advokato, advokata firmao, staĝa aŭ emerita advokato. Konsideratas advokato por la efikoj de ĉi statuto iu homo licenciita pri Juro kun oficiala permeso, el sia naskiĝlando aŭ loĝlando, patroni aŭ konsili klientojn, mandantojn aŭ, laŭ oficiala indiko, procesajn partojn en konfliktoj aŭ procesoj, ĉu tribunalaj, policoenketaj, administraciaj kaj analogaj. Se tamen vi estas staĝa advokato, via membriĝo funkcias kiel observanto, sen voĉdonrajto en asembleoj.
2. Vi devas plenigi la aplikan formularon sube. Skribu vian personan nomon, familian nomon, telefono kaj retpoŝta adreso. En la alŝuta dosierujo, metu dokumenton, kun la jenaj enhavoj: foto de la kandidato, fotokopio de la provilo de sia statuso kiel advokato kaj prefere sed ne devige eta biografia priskribo.
3. Vi devas atendi la konfirmon. Post apliki, atendu mesaĝon ene de kelkaj tagoj en via retadreso. La apliko signifas, ke vi legis kaj konsentas obei la regulojn de la statuto de UIAE.


Avantaĝoj:
1. Vi interkonatiĝas kaj ŝanĝas spertojn kun advokatoj el la tutmonda Esperantujo.
2. Vi rajtas ricevi PDF-eldonitajn informilojn pri la internaciaj movado kaj agado en Esperanto kaj en advokataj unioj, kaj naciaj kaj internaciaj.
3. Vi ricevas en via retpoŝto aktualigojn de juraj terminologiaj vortaroj, kaj rajtas eniri komisionojn kiuj pli profunde vastigas jurajn vortojn.
4. Vi povas proponi kursojn en Esperanto al aliaj asocianoj, kaj partopreni kursojn ofertitajn de ili.
5. Vi povas esti nomumita loka reprezentanto kaj sekciestro, kaj tiukaze paroli nome de la asocio en aliaj eventoj.


Respondecoj:
1. Kiomeble ĉiu membro devas kontribui al la havigo de klientoj al aliaj membroj.
2. La havigo de kliento aŭ de jura servo de unu membro al alia ne estos kompensita al la haviganto, escepte se estos interkonsento pri devigo de iu konkreta kompenso tia.
3. La membroj de la Unio devas principe uzi Esperanton kiel lingvon, ĉu vehiklan ĉu enhavan.
4. La membroj elektas la estraranojn ene de asemblea kunsido en ĉiu tria jaro per sekreta balotado rajtante tion fari poŝte, per voĉdonilo enmetita en fermitan blankan senvortan
koverton, kiu siavice estu enmetita en koverton adresitan al la prezidanto aŭ al la sekretario de UIAE.
5. Minimume dek ordinaraj membroj povas proponi per letero aŭ retmesaĝe al la estrara sekretario eksigon de membro, amendon de la statuto aŭ malfondon de la Unio.

Por iri al la aniĝilo, surklaku ĉi tie.